Saltu al enhavo

Botanika ĝardeno en Moskvo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botanika ĝardeno en Moskvo
ruse Главный ботанический сад
la ĉefa oficejo
la ĉefa oficejo
la ĉefa oficejo
botanika ĝardeno protektata areo de Rusio esplora instituto rekonilo
Situo
Geografia situo 55° 50′ 21″ N, 37° 36′ 3″ O (mapo)55.83916666666737.600833333333Koordinatoj: 55° 50′ 21″ N, 37° 36′ 3″ O (mapo)
Map
Botanika ĝardeno en Moskvo
Landoj  Rusio
Urbo Moskvo
Geografio
Areo 340 ha
Trajtoj
Kreo 1945-04-14
Tipo botanika ĝardeno
vdr
mapo-skemo

55° 50′ 31″ N 37° 36′ 03″ O / 55.84194 °N, 37.60083 °O / 55.84194; 37.60083 (mapo) La ĉefa botanika Nikolaj Cicin ĝardeno de Rusia Akademio de Sciencoj (ruse Гла́вный ботани́ческий сад и́мени Н. В. Ци́цина РАН (Москва)) estas fondita la 14-an de aprilo 1945 laŭ iniciato de akademiano Nikolaj Cicin. Ĝi estas plej ampleksa botanika ĝardeno en Eŭropo, kies areo okupas 360 hektarojn de tersupraĵo en la nordorienta parto de Moskvo. Ĝia kolekto enhavas 8220 speciojn kaj 8110 variojn de diversaj plantoj, entute - 16 330 taksonojn devenajn el ĉiuj mondaj kontinentoj.

Dum jarcentoj ĉi-areo estis kovrita per densaj, netraireblaj arbaroj, kiujn plejparte konsistigis kverkoj. En la 18-a jarcento posedanto iĝis la grafo Nikolaj Ŝeremetev, al kiu plaĉis la loko pro saniga klimato kaj la bela lago. Li komencis kultivi sian teritorion: aranĝi korsojn kaj florejojn, planti fruktarbojn ktp. Tamen plantado okazis proksime de lia bieno Ostankino, plej granda parto longtempe restis kiel sovaĝa ĝangalo.

Nur aperigo en 1939 Tutsovetunia Agrokultura Ekspozicio tie transformis la arbaron je moderna parko.

kverkoj kaj lago
  • 1. Arbidejo
  • 2. Virga kverkejo
  • 3. Rozejo
  • 4. Ombrejo
  • 5. Surbordaj plantoj
  • 6. Permanenta florado
  • 7. Natura flaŭro
  • 8. La japana ĝardeno
  • 9. Kultivitaj plantoj
  • 10. Arbaro
  • 11. Labo
  • 12. Baza oranĝerio
  • 13. Nova forcejo

La bazan oranĝerion de la ĝardeno konsistigis kolekto de plantoj kaj floroj el Sanssouci iama prusa reĝa kastela komplekso en Potsdam, Germanio.

Ĉefaj laborfakoj

[redakti | redakti fonton]
  • - Enkonduko kaj alklimatizo de plantoj
  • - Fora konservado de la natura flaŭro
  • - Dekoracio de pejzaĝo
  • - Aperigo de hibridoj kaj novaj plantospecioj
  • - Imunigo kaj protektado de plantoj
  • - Desegnado kaj konstruado de botanikaj ĝardenoj
  • - Eduka agado
  • - Vendado de priklaĵoj
akvofalo en la japana ĝardeno

La japana ĝardeno

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japana ĝardeno (Moskvo).

Ĉi-eksponejo aperis en 1987 por prezenti atingojn de la japana pejzaĝa kulturo kaj kontrastigi ĝin kun la severa rusia naturo.

Tie oni povas vidi kaskadon de akvofaloj, tri lignajn pavilonojn, ŝtonan pagodon el la 18-a jarcento, tri diversformajn ŝtonajn lanternojn kaj lignajn pontojn. Tie kreskas ĉ. 100 specioj de plantoj alveturigitaj el insulo Hokajdo inkluzive belan ĉerizarbon sakuro. Somere vizitantoj povas sperti japanan teceremonion kaj gustumi delican japanan teon.

En la ĝardeno estas du fiŝlagoj kun pitoreskaj insuletoj.

Ceteraj botanikaj ĝardenoj en Moskvo

[redakti | redakti fonton]

En Moskvo ankaŭ funkcias tri ceteraj botanikaj ĝardenoj:

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Botanika ĝardeno en Moskvo
Morty Proxy This is a proxified and sanitized view of the page, visit original site.