The Wayback Machine - https://web.archive.org/web/20130329125758/http://www.liberafolio.org/movado/
Vi estas ĉi tie: Hejmo / movado

movado

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:26
Artikoloj pri Esperanto kaj la Esperanto movado
EU-instanco trovas ke TEJO ekzistas

EU-instanco trovas ke TEJO ekzistas

de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-24 11:58

Pasintjare EU-instancoj decidis, ke TEJO ne rajtas ricevi certajn EU-subvenciojn celitajn por junulara agado, ĉar ĝi estas parto de la nejunulara UEA. Tio kondukis al granda deficito en la buĝeto. Laŭ nova interpreto de la koncerna EU-instanco TEJO tamen ja havas propran juran personecon – kaj[...]

EU-instanco trovas ke TEJO ekzistas - Legu pli...

Kvin kandidatoj por sekva estraro

Kvin kandidatoj por sekva estraro

de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-20 20:13

Sep individuaj membroj de UEA kandidatas en la elekto de B-komitatanoj, kiu okazos per papera poŝto kaj komenciĝos en aprilo. Dennis Keefe estas la sola, kiu klare diris, ke li ne volas eniri la sekvan estraron de UEA. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak ne volis rakonti, ĉu ŝi kandidatos por [...]

Kvin kandidatoj por sekva estraro - Legu pli...

Esperantistaj aktivuloj alvokas al bojkoto de Israelo

Esperantistaj aktivuloj alvokas al bojkoto de Israelo

de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-17 12:43

Komence de marto aktivuloj lanĉis peticion por protesti kontraŭ la okazigo de internaciaj Esperanto-aranĝoj en Israelo. Ene de kelkaj tagoj la peticion, kiu alvokas al bojkoto de Israelo, subskribis pli ol 80 esperantistoj. Laŭ la iniciatinto, Israelo estas rasisma ŝtato, kaj la kampanjo celas [...]

Esperantistaj aktivuloj alvokas al bojkoto de Israelo - Legu pli...

 Kverelo pri genocido minacas Mezorientan kunvenon

Kverelo pri genocido minacas Mezorientan kunvenon

de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-25 14:11

Ĉu vizito al la muzeo pri la genocido de armenoj en Turkio estu en la oficiala programo de la 6-a Mezorienta kunveno, kiun planas partopreni deko da turkoj? Tiu demando ŝajne gvidis al la lastatempaj ŝanĝoj en la estraro de Armenia Esperantista Unuiĝo, kaj nun minacas la tutan aranĝon.

Kverelo pri genocido minacas Mezorientan kunvenon - Legu pli...

TEJO pluvivas per mono el ŝparkonto

TEJO pluvivas per mono el ŝparkonto

de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-02 15:46

Pro ĉesigo de EU-subvencioj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo finis la pasintan jaron kun deficito de 6.000 eŭroj. Tio tamen estas bagatela sumo kompare kun la buĝeto de la asocio por la venonta jaro. En 2013 la deficito de TEJO atingos 29.000 eŭrojn, kio egalas al pli ol 85 procentoj el l[...]

TEJO pluvivas per mono el ŝparkonto - Legu pli...

Pola Esperanto-Asocio denove havas prezidanton

Pola Esperanto-Asocio denove havas prezidanton

de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-27 20:11

Post duonjara kaoso Pola Esperanto-Asocio denove havas funkciantan estraron. Kiel provizora prezidanto estis elektita Stanisław Mandrak. Lia tasko estos gvidi la asocion dum duonjaro, ĝis la planata membrokunveno kiu elektos ordinaran estraron.

Pola Esperanto-Asocio denove havas prezidanton - Legu pli...

Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli

Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli

de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-20 18:32

Somera Esperanto-Studado, aranĝota en Slovakio en julio, enkondukis "kruel-imposton" por viandomanĝantoj. Partoprenantoj, kiuj elektos nevegetaran manĝon, pagos aldonajn 8 eŭrojn — por eldono de vegetaraj receptoj kaj por bestoprotektado. Tio vekis kritikon en forumo de Lernu.net. "Nomi granda[...]

Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli - Legu pli...

Rekorda partopreno en Junulara Esperanto-Semajno

Rekorda partopreno en Junulara Esperanto-Semajno

de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-16 15:52

Finiĝis la kvara Junulara Esperanto-Semajno, ĉi-foje en Naumburg, Germanujo. Tiu ĉi JES havis pli densajn kaj tagan kaj noktan programon ol la tri antaŭaj JES-oj, kun duono el la artistaro jam anoncita 11 monatojn antaŭe. Unu rimarkinda fuŝo antaŭ la okazaĵo estis la malfrua apero de la ali�[...]

Rekorda partopreno en Junulara Esperanto-Semajno - Legu pli...

Internacia Festivalo pluvivos

Internacia Festivalo pluvivos

de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-14 08:29

Post pli ol tridekjara historio, jam ŝajnis ke venis la fino de Internacia Festivalo, unu el la tradiciaj novjaraj renkontiĝoj de esperantistoj. La multjara organizanto, Hans-Dieter Platz, anoncis ke la venonta, 30-a IF estos "jubilea kaj adiaŭa". Sed jam komenciĝis diskutoj por kunmeti novan or[...]

Internacia Festivalo pluvivos - Legu pli...

Korea esperantisto barita el Japanio

Korea esperantisto barita el Japanio

de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-09 19:25

La radikala korea esperantisto An Jong-Soo, kiu intencis partopreni la 99-an Japanan Esperanto-Kongreson, estis haltigita de la japanaj limgardistoj, kiuj malpermesis lian enveturon. La incidento okazis en oktobro, sed ĝis nun ne trankviliĝis la pasioj ĉirkaŭ la okazaĵo. Samideanoj de An Jong-S[...]

Korea esperantisto barita el Japanio - Legu pli...

Civito asertas ke TEJO trompadis Eŭropan Union

Civito asertas ke TEJO trompadis Eŭropan Union

de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-05 00:38

La Esperanta Civito en sia retejo disvastigas aserton, laŭ kiu TEJO havigis al si subvenciojn de EU, trompe pretendante, ke la asocio havas "dekduon da oficistoj", kio kompreneble ne estas vera. Pli bona maniero havigi monon estus fondi paralelan organizaĵon, proponis Giorgio Silfer al la estraro [...]

Civito asertas ke TEJO trompadis Eŭropan Union - Legu pli...

TEJO finos la jaron kun grava deficito

TEJO finos la jaron kun grava deficito

de Redakcio — Laste modifita: 2012-12-30 16:10

Pro ĉesigo de EU-subvencioj la financa situacio de TEJO en 2012 estas nekutime malfacila. La jaro kredeble finiĝos kun deficito de 6.000 eŭroj. En la venonta jaro la deficito atendeble rapide kreskos, ĉar la asocio jam ne povos ricevi novajn subvenciojn de Eŭropa Unio, kiu post esploro konstati[...]

TEJO finos la jaron kun grava deficito - Legu pli...

Hungaraj esperantistoj kolektas monon por Szilvási

Hungaraj esperantistoj kolektas monon por Szilvási

de Redakcio — Laste modifita: 2012-12-21 07:28

Membroj de Hungaria Esperanto-Asocio lanĉis monkolekton por finfine nuligi pli ol dumileŭran ŝuldon de la asocio al László Szilvási. La ŝuldo treniĝas de la jaro 2006, kiam gvidantoj de HEA denuncis Szilvási pro asertita monfraŭdo kaj devigis lin forlasi la asocion, kies financojn li estis[...]

Hungaraj esperantistoj kolektas monon por Szilvási - Legu pli...

Esperanto malpopulara inter pintaj esperantistoj

Esperanto malpopulara inter pintaj esperantistoj

de Redakcio — Laste modifita: 2012-12-15 16:36

Du trionoj el la aktivaj landaj asocioj de UEA uzas nacian lingvon en siaj estraraj kunsidoj. Tion montras respondoj al demandaro dissendita de Libera Folio. Malaltan aktivecon montras, ke malpli ol duono el la 54 kontaktitaj landaj asocioj entute reagis al retletero ene de semajno. Ni demandis anka[...]

Esperanto malpopulara inter pintaj esperantistoj - Legu pli...

La Amsterdama katedro perdas la subtenon de IEI

La Amsterdama katedro perdas la subtenon de IEI

de Redakcio — Laste modifita: 2012-11-18 19:15

Internacia Esperanto-Instituto en Hago, IEI, nuligas sian financan subtenon al la Katedro pri interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo. Por eviti nuligon de la tuta katedro, Universala Esperanto-Asocio transprenas la respondecon. La jara kosto povas atingi 20.000 eŭrojn, sed[...]

La Amsterdama katedro perdas la subtenon de IEI - Legu pli...

Esperanto prezentita en la pola senato

Esperanto prezentita en la pola senato

de Redakcio — Laste modifita: 2012-10-28 14:46

La 125-jariĝo de Esperanto ĉi-semajne ricevis atenton en la supera ĉambro de la pola parlamento, la senato, kie estis prezentita ekspozicio preparita de la pola societo Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Okazis ankaŭ mallonga konferenco kun kelkaj paroladoj pri la rolo de Esperanto en la nuntempa Eŭ[...]

Esperanto prezentita en la pola senato - Legu pli...

Pola Esperanto-Asocio rande de disfalo

Pola Esperanto-Asocio rande de disfalo

de Redakcio — Laste modifita: 2012-10-21 11:36

Pola Esperanto-Asocio, iam unu el la plej fortaj landaj asocioj de UEA, de pli ol kvin monatoj ne havas prezidanton. Lastatempe demisiis ĉiuj ĉefaj funkciuloj de la estraro, kaj pro manko de financa respondeculo estis prokrastita la apero de Pola Esperantisto. Por restarigi la funkciadon de la aso[...]

Pola Esperanto-Asocio rande de disfalo - Legu pli...

Ĉu neesperantistoj savos la membrostatistikon de UEA?

Ĉu neesperantistoj savos la membrostatistikon de UEA?

de Redakcio — Laste modifita: 2012-10-13 11:50

Nova malrekordo atendas Universalan Esperanto-Asocion: en 2012 la kvanto de indivuaj membroj antaŭvideble unuafoje en la postmilita historio de la asocio sinkos sub la ciferon 5.000. Dum la lastaj kvin jaroj la asocio perdis mil individuajn membrojn. La ĝenerala direktoro alvokas komitatanojn al a[...]

Ĉu neesperantistoj savos la membrostatistikon de UEA? - Legu pli...

La Esperanto-klubo en Bilbao timas ”indjanan” atakon

La Esperanto-klubo en Bilbao timas ”indjanan” atakon

de Redakcio — Laste modifita: 2012-10-07 14:51

La Esperanto-klubo en Bilbao, en norda Hispanio, en vendredo malakceptis la membriĝon de tri personoj, ligitaj kun la "Indjana" kooperativo de David de Ugarte, kiu volas fondi Esperanto-vilaĝon en la regiono. Tion asertas David de Ugarte en la blogo de la kooperativo. Malnovaj klubanoj opinias, ke[...]

La Esperanto-klubo en Bilbao timas ”indjanan” atakon - Legu pli...

TED-a prelego maltedos Esperante

TED-a prelego maltedos Esperante

de Redakcio — Laste modifita: 2012-09-16 12:51

Esperanto kiel la lingva manifestiĝo de libera programaro estos temo de prelego kiun prezentos David de Ugarte dum la evento TEDxMadrid la15-an de septembro. Temas pri neesperantista aranĝo, sed David de Ugarte prelegos en Esperanto, lingvo kiun li mem serioze ektudis nur ĉi-jare. Lia kooperativa[...]

TED-a prelego maltedos Esperante - Legu pli...

TEJO volas konstrui raŭmisman ponton de amo

TEJO volas konstrui raŭmisman ponton de amo

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-19 22:12

La kongresa rezolucio de la Internacia Junulara Kongreso en Hanojo enkondukis novan terminon, eknomante la agadon de TEJO "raŭmisma finvenkismo". Laŭ diskutoj en la komitato de TEJO, kiu poste aprobis la terminon, la celo estas konstrui "ponton" inter la diversaj tendencoj de la Esperanto-movado, [...]

TEJO volas konstrui raŭmisman ponton de amo - Legu pli...

Rezerva IJK malfermita post malrekorda UK

Rezerva IJK malfermita post malrekorda UK

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-13 23:00

La ĉi-jara Universala Kongreso en Hanojo estis la plej malgranda post tiu en Vankuvero en 1984, kun nur okcento da partoprenantoj. Tuj post la UK en Hanojo estis malfermita la Internacia Junulara Kongreso, ankaŭ ĝi nekutime malgranda, kun malpli ol cento da eksterlandaj partoprenantoj. Hanojo efe[...]

Rezerva IJK malfermita post malrekorda UK - Legu pli...

Estraro respondis sen klara strategio

Estraro respondis sen klara strategio

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-13 00:51

La Hanoja estas la plej malgranda Universala Kongreso dum multaj jaroj. Tial estas kompreneble, ke la unua demando en la programero Estraro respondas marde matene temis pri tio, kion faras la estraro de UEA por haltigi la ŝrumpadon de la kongresoj - kaj de la tuta asocio. Hori Yasuo, nova honora me[...]

Estraro respondis sen klara strategio - Legu pli...

Universala Kongreso en Hanojo inaŭgurita

Universala Kongreso en Hanojo inaŭgurita

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-12 23:45

En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, laŭdis la sinoferan batalon de la vjetnama popolo dum la Vjetnamia milito, kiu laŭ li helpis al UEA transformiĝi en asocion celantan ŝanĝi la mondon. Dum la inaŭguro estis ankaŭ [...]

Universala Kongreso en Hanojo inaŭgurita - Legu pli...

TEJO ne plu estas neŭtrala

TEJO ne plu estas neŭtrala

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-08 07:26

La junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio ne plu estos neŭtrala, sed aktive kontraŭos diskriminacion. Tian ŝanĝon en la regularo pri TEJO praktike sen diskuto aprobis la komitato de UEA en sia fina kunsido en Hanojo en vendredo. La komitato ankaŭ postulas, ke ĝis la novembra Malferma T[...]

TEJO ne plu estas neŭtrala - Legu pli...

Ne rusoj kun poloj, sed oficistoj kun eksoficistoj

Ne rusoj kun poloj, sed oficistoj kun eksoficistoj

de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-04 19:56

Dum la tradicia programero "Centra Oficejo respondas" en Hanojo oni povis ekhavi la impreson, ke kunvenis ne ordinaraj membroj de UEA kun siaj oficistoj, sed kolegoj kun ekskolegoj kaj gravuloj. Eksaj oficistoj, estraranoj nunaj kaj eksaj, komitatanoj nunaj kaj eksaj, ĉiuj ili tiom brulis pro emo f[...]

Ne rusoj kun poloj, sed oficistoj kun eksoficistoj - Legu pli...

Komitato decidis pri nova elekta regularo

Komitato decidis pri nova elekta regularo

de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-29 20:29

La solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Hanojo okazos dimanĉe, sed la kongresejo malfermis siajn pordojn jam sabate matene. La plej grava vendreda programero estis la kunsido de la komitato de UEA, kiu interalie akceptis novan elektan regularon. Laŭ ĝi, la komitatanoj venontjare aparte v[...]

Komitato decidis pri nova elekta regularo - Legu pli...

EU financos instruadon de Esperanto en Sicilio

EU financos instruadon de Esperanto en Sicilio

de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-10 12:55

Ekde septembro Eŭropa Unio subtenos instruadon de Esperanto en Mazara del Vallo en Sicilio, financante la restadon de belga esperantisto kiu dum kvar monatoj instruos la lingvon al lokaj instruistoj kaj lernejanoj. Simila stipendio estis jam pasintjare aljuĝita al dana esperantisto, kiu tamen pro [...]

EU financos instruadon de Esperanto en Sicilio - Legu pli...

Fruaj lernantoj en pintaj postenoj

Fruaj lernantoj en pintaj postenoj

de Redakcio — Laste modifita: 2012-06-27 21:11

La plej multaj konataj esperantistoj en pintaj movadaj postenoj eklernis la lingvon tre frue. Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA, jam kiel 17-jara gimnaziano korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore kaj pri la ata-ita-problemo. En la aĝo de 16 jaroj eklernis Esperanton John W[...]

Fruaj lernantoj en pintaj postenoj - Legu pli...

Tutmonda KER-ekzameno okazis en 17 landoj

Tutmonda KER-ekzameno okazis en 17 landoj

de Redakcio — Laste modifita: 2012-06-23 21:22

Sume 360 personoj en 29 urboj de 17 landoj sabate la 9-an de junio partoprenis en la plej granda ĝisnuna sesio de lingvoekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). La ekzamensesion organizis la komisiono de UEA pri ekzamenoj, kies ĉefrespondeculo estas Katalin Kováts, kaj ĝi jam altiri[...]

Tutmonda KER-ekzameno okazis en 17 landoj - Legu pli...

Agoj pri dokumento
Morty Proxy This is a proxified and sanitized view of the page, visit original site.