Vitas (kantisto)
Aspekto
| Vitas | |
|---|---|
| Naskonomo | Vitalij Vita Vladasovič Gračjov / Виталий Вита Владасович Грачёв |
| Naskiĝo | 19-an de februaro 1979 (46-jaraĝa) en Daugavpils |
| Deveno | Daugavpils, Latva SSR, Sovetunio |
| Ĝenroj | opera popmuziko, tekno-muziko, novepoka muziko, voĉa kaj klasika muziko, Popmuziko (fonmuziko, elektronika ripoziga muziko (chillout), alternativa rokmuziko |
| Profesio | popkantisto, komponisto, ŝakludisto, aktoro kaj moda dezajnisto |
| Instrumentoj | voĉo, akordiono, piano |
| Aktivaj jaroj | 2000 ĝis nun |
| Persona informo | |
| Naskonomo | Виталий Владасович Грачёв |
| Aliaj nomoj | Витас |
| Lingvoj | rusa |
| Ŝtataneco | Rusio |
| Subskribo | |
| Okupo | |
| Okupo | kantaŭtoro komponisto kantisto kantoverkisto aktoro |

Vitalij "Vitalik" Vladasovič Gračjov (ruse Виталий Владасович Грачёв, pli bone konata per sia arta nomo Vitas (ruse Витас, prononco ruse kun longa i, latve kun mallonga i) estas rusia popkantisto-kantoverkisto, komponisto, ŝakludisto kaj moda dezajnisto de latvia deveno.
Konata pro sia alta falseta voĉo kaj voĉa gamo de 5 oktavoj, li en Ĉinio ricevis la kromnomon "Princo de la delfena voĉo". Lia muziko malfacile kategoriigeblas, inkluzivigante elementojn de tekno-muziko, dancmuziko, klasika muziko, ĵazo kaj popola muziko.

