Tripuro

| Tripuro | ||
|---|---|---|
| Origina nomo | bengale ত্রিপুরা | |
| subŝtato de Barato | ||
| Administrado | ||
| Statuso | Federacia ŝtato de Barato | |
| Estas parto de | Barato | |
| Administra centro | Agartala (215.000 loĝantoj) | |
| Politiko | ||
| Estro | Manik Saha (ekde 15-a de majo 2022) | |
| Demografio | ||
| Oficialaj lingvoj | bengala, kokboroka kaj angla (oficialaj lingvoj)[1]; krome la hindia, mogha, orija kaj biŝnuprija lingvoj | |
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 3 673 917 | |
| Loĝdenso | 350 loĝ./km² | |
| Geografio | ||
| Areo | 10 486 km² (1 048 600 ha) | |
Tripuro sur la mapo de Barato | ||
| Geografia situo | 23° 50′ 24″ N, 91° 16′ 48″ O (mapo)23.8491.28Koordinatoj: 23° 50′ 24″ N, 91° 16′ 48″ O (mapo) [+] | |
| ||
| Hor-zono | UTC+05:30 [+] | |
| Kodoj | ||
| ISO 3166-2 | IN-TR | |
| Eksteraj paĝoj | ||
| tripura | ||
| La kategorio en la Komunejo | Tripuro [+] | |
| Pliaj informoj | ||
| Religioj | hinduismo (85,6 %), islamo (8,0 %), kristanismo (3,2 %), budhismo (3,1 %), aliaj | |

Tripuro (bengale ত্রিপুরা, Tripura) estas federacia ŝtato de Barato
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 3 673 917 loĝantoj sur areo de 10 486 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 350 loĝantoj/km². En 2001 ĝi havis 3 191 168 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo de Tripuro estas Agartalo.
La oficialaj ŝtataj lingvoj la bengala, kokboroka kaj angla lingvoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tripuro nordoriente limas al la barataj federaciaj ŝtatoj Asamo kaj Mizoramo, kaj krome estas ĉirkaŭita de la najbara lando Bangladeŝo.
Plej grandaj urboj
[redakti | redakti fonton](stato laŭ la censo de 2001)
| urbo | loĝantoj |
|---|---|
| Agartala | 189.327 |
| Badharghat | 47.660 |
| Jogendranagar | 34.844 |
| Dharmanagar | 30.785 |
| Pratapgarh | 25.890 |
| Udaipur | 21.751 |
| Kailasahar | 20.279 |
| Teliamura | 19.606 |
| Indranagar | 17.679 |
| Ĥoŭai | 17.621 |
| Belonia | 15.687 |
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]| lingvoj en Tripuro[2] | ||
|---|---|---|
| lingvo | lingva familio | procentaĵo |
| bengala | hindarja lingvaro | 67,35 % |
| kokboroka (tripura) | tibetobirma lingvaro | 25,46 % |
| hindia (inkluzive de proksime ligitaj lingvoj) | hindarja lingvaro | 1,68 % |
| mogha | tibetobirma lingvaro | 0,90 % |
| orija | hindarja lingvaro | 0,75 % |
| biŝnuprija | hindarja lingvaro | 0,68 % |
Historio
[redakti | redakti fonton]Tripuro inter la jaroj 1909 kaj 1947 estis barata princlando sub supera rego de Britio. En Tripuro validis propra kalendaro, laŭ kiu la jaro 1 estis la jaro 591 de la gregoria kalendaro de Eŭropo[3]. Dum la jaro 1947 la princlando kadre de la sendependiĝo de Barato transformiĝis al la nuntempa federacia ŝtato.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ registaro de Barato, nacia komisiito pri lingvaj malplimultoj: 41-a raporto (anglalingva), julio 2002 ĝis junio 2003
- ↑ procentaĵoj laŭ la barata censo de 2001
- ↑ Günter Schön, katalogo de moneroj ("Münzkatalog", libro germanlingva), 1991, paĝo 411
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|



