Saltu al enhavo

Sejmo (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sejmo
emblemo
malsupera ĉambro
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1921 vd
Geografia situo 52° 13′ 31″ N, 21° 1′ 41″ O (mapo)52.225221.028Koordinatoj: 52° 13′ 31″ N, 21° 1′ 41″ O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Sejm and Senate Complex of Poland
Sejmo (Pollando) (Centra Varsovio)
Sejmo (Pollando) (Centra Varsovio)
DEC
Lokigo de Centra Varsovio en Varsovio
Map
Sejmo (Pollando)
Retejo Oficiala retejo
vdr
La Sejmo de Pollando
Debatĉambro en Sejmo

Sejmo (pole Sejm) estas ekde la 15-a jarcento la plej alta ŝtatorgano de leĝdona povo en Pollando respektive Pollando-Litovio.

En la jaro 1468 en Piotrków Trybunalski okazis la unua plena pola parlamento nomata Sejmo de Krono de la Regno de Pollando kun partopreno de parlamentanoj elektitaj en Sejmetoj de ĉiuj Vojevodioj (provincoj).

Dum la dua mondmilito regopovoj de Pola Respubliko en ekzilo estigis Nacian Konsilion de Pola Respubliko, kiu transprenis funkciojn de parlamento. En postmilita Pollando la Sejmo estis subigita al komunista Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj senigita de politika reprezentanteco.

Nuntempa Sejmo estas la malsupera ĉambro de la parlamento de la respubliko Pollando. Ĝi konsistas el 460 anoj elektataj en rekta balotado. Laŭ la konstitucio, kvarjara oficperiodo komenciĝas je unua kunsido de Sejmo kaj finiĝas unu tagon antaŭ kunsido de sekvonta Sejmo.

Marŝalo de Pola Sejmo Marek Kuchciński kaj Marŝalo de Pola Senato Stanisław Karczewski dum la Pola Nacia Asembleo (komuna kunsido de Sejmo kaj Senato), la 22an de decembro 2015

Debatado de Sejmo estas publika kaj seninterrompa. Debatojn de Sejmo gvidas marŝalo de Sejmo aŭ vicmarŝalo. En tio helpas la kancelario de Sejmo.

Rajtoj kaj funkcioj de Sejmo

[redakti | redakti fonton]

Reĝima kaj leĝdona funkcioj

[redakti | redakti fonton]
  • decidas pri formo de reĝimo en la ŝtato
  • decidas pri leĝoj (ia. ŝtata budĝeto) kaj anoncas rezoluciojn
  • difinas la plej bazan direkton de ŝtata agado

Krea funkcio

[redakti | redakti fonton]
  • nomumas kaj konfirmas Registaron
  • en eksterordinara kazo - rajtas memstare elekti Registaron (kaze de eksigo de la Registaro pro voĉdono pri malfido)
  • elektas kaj nomumas por postenoj de:
    • vicprezidanto kaj membroj de Ŝtata Tribunalo
    • juĝistoj de Konstitucia Tribunalo
    • membroj de Ŝtata Juĝistara Konsilantaro (elektataj sejmanoj)
    • membroj de Ŝtata Konsilantaro pri Radiofonio kaj Televido, membroj de Konsilantaro pri Monpolitiko
    • Pledanto de Civitanaj Rajtoj, Pledanto de Infanaj Rajtoj
    • prezidantoj de La Plej Supera Kontrolĉambro kaj de Nacia Pola Banko
    • Ĝenerala Inspektoro pri Protektado de Personaj Informoj
    • prezidanto kaj membroj de Instituto de Nacia Memoro
  • Sejmmarŝalo elektas krome por kelkaj aliaj postenoj

Kontrola funkcio

[redakti | redakti fonton]
  • voĉdonas pri malfido al ministro aŭ al tuta Registaro
  • konfirmas budĝeton
  • sejmanoj rajtas fari demandojn kaj interpelaciojn al ministroj, prezesoj de La Plej Supera Kontrolĉambro kaj de Nacia Pola Banko (demanditoj kaj interpelaciitoj havas 21 tagojn por respondi)

La parlamento kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sejmo kaj Esperanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • la artikolon pri la litovia parlamento Seimas, kies nomo havas la saman etimologion.


Sejmo (Pollando)
Morty Proxy This is a proxified and sanitized view of the page, visit original site.