Plekopteroj
Aspekto
La plekopteroj, foje nomataj ŝtonmuŝoj, (Steinfliege en germana, Stonefly en angla, ĉar ili ripozas tre ofte sur la ŝtonoj de la bordoj de akvejoj) estas ordo de insektoj en la subklaso pterigotoj kaj superordo ortopteroideoj, kun flugiloj, de korpo mola kaj longeca. Temas pri antikva grupo, el kiu oni trovas fosiliojn datantaj almenaŭ de la komenco de la Karbonio.
Estas aktuale pli ol 2000 specioj de plekopteroj registritaj en la mondo, kun grandoj de nur kelkaj milimetroj al 5 cm. Nordameriko registris kvarfoje pli da specioj ol Eŭropo.[1]. Ili dividiĝas en du subordojn, Antarctoperlaria kaj Arctoperlaria.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Guide des insectes, Zahradnik et Severa, Hatier, 1984, ISBN 22 18 02261 3, ISSN 0750 8921
- ↑ (June 2019) “The phylogeny and evolutionary timescale of stoneflies (Insecta: Plecoptera) inferred from mitochondrial genomes”, Molecular Phylogenetics and Evolution 135, p. 123–135. doi:10.1016/j.ympev.2019.03.005. Bibkodo:2019MolPE.135..123D.