Saltu al enhavo

MS-DOS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MS-DOS
Logotipo de MS-DOS
MS-DOS ekas


MS-DOS ekas

DOS operaciumo unuuzanta operaciumo
Evoluiganto: Microsoft
Familio: DOS
Fonta kodo: plejparte nedisponebla, krom kelkaj tre malnovaj versioj
Lasta versio: 14-a de septembro 2000: 8.0[mankas fonto]
Apera dato: 12-a de aŭgusto 1981
vdr
MS-DOS
emblemo
DOS
operaciumo
unuuzanta operaciumo Redakti la valoron en Wikidata
komputa platformo
Komenco 12-a de aŭgusto 1981 vd
Antaŭe 86-DOS vd
Poste Microsoft Windows vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

MS-DOS (mallonge por la anglalingva Microsoft Disk Operating System, Mikrosofta Diska Operaciumo) estis la unua operaciumo de Mikrosofto por personaj komputiloj.

Ĝiaj funkcioj precipe koncernas la administradon de dosieroj. Por tio ĝi uzis la dosier-sistemon FAT (angle: File Allocation Table = dosiero-lokiga tabelo).

MS-DOS estis kreita por la procesoro 8086 de Intel kaj esence dependas de ties instrukciaro. Fine de la 1980-aj jaroj ĝi estis la plej uzata operaciumo por unu-uzanto-komputiloj.

La vindozaj generacioj 95, 98, 98SE kaj ME dependas de MS-DOS, ĉar ili ne havas propran sistemon pri dosieroj kaj aliaj esencaj funkcioj.

La populareco de MS-DOS influis la evoluon de la procesoroj de Intel, kiu longe zorgis, ke postaj generacioj de procesoroj subtenu la parte anakronismajn funkciojn de MS-DOS.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
MS-DOS
Morty Proxy This is a proxified and sanitized view of the page, visit original site.