Saltu al enhavo

Koreio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koreio
Nordo: koree 조선 Ĉoson, Sudo: koree 한국 Hanguk
duoninsulo
Situo de duoninsulo Koreio
Flago
Kontinento Azio
Landoj Nord-Koreio Nord-Koreio
Sud-Koreio Sud-Koreio
Historia regiono Tri Antikvaj Regnoj de Koreio
Parto de Azio
Montaro Montaro Changbai
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Memorindaĵoj Gyeongbokgung
Riveroj
Plej alta punkto Pektusan
 - alteco 2 744 m s. m.
Areo 223 348,0 km² (22 334 800 ha)
Loĝantaro 75 000 000 (2013)
Denseco 335,8 loĝ./km²
Plantaro Ĉina kano, Kakinoko
Horzono UTC (UTC+9, +8.5)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Bulguksa
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1995 (#19)
Numero 736
Regiono Azio-Oceanio
Kriterioj i, iv
Lingvo korea lingvo
Koreio
Koreio
Koreio
Nord-Koreio
Nord-Koreio
Nord-Koreio
Sud-Koreio
Sud-Koreio
Sud-Koreio
Vikimedia Komunejo: Korea
Map
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri Koreio. Interparolo pri insteresa orientazia lando

Koreio[1]Koreujo[2] (aŭ Koreo kiel la landa nomo[3], oficiale Respubliko Koreio[4] (hangul: 대한민국, hanja: 大韓民國; Daehan Minguk) estas lando en la nordorienta parto de la azia kontinento sur la suda parto de la Duoninsulo Koreio. Sud-Koreio limas la Demilitarigitan Zonon kun Nord-Koreio, la flava maro, la korea markolo (hangul: 대한해협, hanja: 大韓海峽) kaj la japana maro, kiun koreoj nomas 'Orienta maro'. Sud-Koreio havas proksimume

3 000 insulojn situantajn ĉefe apud la sudaj kaj okcidentaj marbordoj. Ĉirkaŭ 51 milionoj da homoj loĝas en Sud-Koreio. La ĉefurbo de la lando estas Seulo. La valuto estas la sudkorea ŭono (KRW).

Koreastr. (germane) signifas Korea markolo sur la germana mapo kiu ankaŭ montras Sud-Koreion kaj Japanion.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Sud-Koreio estas duoninsulo en orienta Azio, inter la Japana maro (tiel nomata de japanoj kaj Orienta maro laŭ la nomo uzata de koreoj) kaj la Flava Maro kaj inter Ĉinio kaj Japanio. Ĝi havas areaĵon de ĉirkaŭ 220 mil km² kaj longecon de ĉirkaŭ 600 km. Reliefo de la duoninsulo estas ĉefe montara, la plej alta punkto estas la monto Pektusan (2.744 m). Du trionojn de la tereno kovras arbaroj kaj arbustaroj. Sur la korea duoninsulo loĝis popoloj dum la lastaj 12 000-15 000 jaroj.

Politike la Duoninsulo Koreio estas dividita inter la komunisma Demokratia Popola Respubliko de Koreio (DPRK) kaj la kapitalisma, demokratia Respubliko de Koreio (RdK). Ĉi tiu divido okazis efektive pro la kapitulaco de Japanio en 1945 kiu finis la Duan Mondmiliton sed daŭra divido venis post la Korea milito en 1953. Nuntempe Nord-Koreio estas tre izolita kaj pli malriĉa lando. Aliflanke Sud-Koreio havas eksportan ekonomion kaj ĝuas esti la 12a plej granda ekonomio en la tuta mondo.

Koreio estas fama pro sia tradicia kuirarto nomita kimĉio kiu uzas unikan metodon konservi legomojn per fermentado, kaj ankaŭ pro sia nacia luktosporto tekvondo. Koreio ankaŭ famis por ĝiaj bonegaj oraĵistoj dum la 7a kaj 8a jarcentoj, kiam ekzistis komercaj vojoj, teraj kaj maraj, inter Koreio kaj Arabio. La presa teĥniko uzi metalajn tiparojn estis uzata en Koreio eble ekde 1232, kio antaŭas je kelkaj jarcentoj Gutenbergon de Eŭropo. Ĝi ankaŭ estis la centro por la plej bona silko en la mondo, laŭ antikvaj ĉinaj skribaĵoj.

Korealingve, Koreio nomiĝas "Chosŏn" (ĉosen, 조선; 朝鮮) en Nord-Koreio kaj "Hanguk" (한국; 韓國) en Sud-Koreio. La okcidenta nomo "Koreio" (de Goryeo (고려; 高麗)) estas neŭtrala nomo kiun la nacioj ambaŭ ofte uzas en internacia parolado. Ekzistas kompleksaj historiaj kialoj por la uzado de ĉiu el la tri nomoj, de kiuj la sekvanta alineo estas resumo. La ĉinaj skribosignoj de Goryeo estas ĉinalingve prononcita kiel gaŭli anstataŭ Goryeo, tial Marko Polo nomis ĝin "Cauli" (kaŭli) en lia skribo.

Antaŭ la Tri-Reĝlanda Tempo, "Joseon" estis la nomo de diversaj fruaj ŝtatoj en norda Koreio, kaj "Han" estis uzata en la nomoj de multaj tribaj konfederacioj en la sudo. (Laŭ la Dangun mito, "Malnova Joseon" estis la unua korea ŝtato.) Dum la 660-oj, la reĝlandojn de Baekje kaj Goguryeo ekkontroliĝis Silla, kaj Koreio nomiĝis "Silla" (aŭ Unuiĝinta Silla de modernaj historiistoj) ekde tiam ĝis la 10-a centjaro. En 936, la nova reĝlando de Goryeo venkis super Silla-n. De Goryeo venis "Cauli" (la itala literumo de la nomo kiu Marko Polo donis al la lando en sia verko Vojaĝoj), de kiu venis la esperanta vorto "Koreio". En 1392, la dinastio Joseon (Ĉoson) ekregis kaj la nacio estis renomita "Joseon" ([ĝoson] aŭ [ĉoson]; Daejoseonguk plene, aŭ "Granda Joseon-Nacio"). En 1897, la Korea Imperio (Daehan Jeguk) fondiĝis, reuziganta la nomon "Han". En 1910, Japanio invadis Koreion kaj la nomo reŝanĝiĝis al "Joseon" ("Ĉosen" japanlingve). En 1919, memagnoskanta Provizora Registaro de la Respubliko de Koreio fondiĝis en Ŝanhajo, kiu uzis la nomon "Respubliko de Koreio" (Daehan Minguk), modifita versio de la nomo "Koreia Imperio". Post eljapania sendependigo kaj la nacia divido en 1945, la suda usone okupita zono iĝis la "Respubliko de Koreio" (aŭ Hanguk kiel mallongigo korealingve) en 1948, pro la influo de la ne-komunista ŝanhaja grupo. Tamen, la norda sovetie okupita zono iĝis la "Demokratia Popola Respubliko de Koreio" (aŭ Joseon kiel mallongigon korealingve) sub la rego de Kim Il-sung, kiu admiris la nomon "Joseon" pro ĝiaj antikvaj kaj nordaj signifoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Koreio.

Ekzistas arĥeologiaj atestaĵoj kiuj montras, ke personoj loĝis en Koreio antaŭ 18 000 ĝis 12 000 jaroj. Laŭ kelkaj antikvaj skribaĵoj, reĝlando nomita Giĝa Ĝoseonio estis fondita en 1122 a.K..

Koreaj, ĉinaj, kaj eĉ japanaj historiistoj opinias diference pri kiam precize Koreio iĝis ŝtatnacio, ĉar multaj historiaj libroj estis bruliĝitaj dum iliaj okupoj de Koreio kio okazis multajn fojojn dum jarcentoj. La precizaj interrilatoj, grandecoj kaj influoj inter landoj, kiuj hodiaŭ estas parto de Ĉinio kaj de Koreio, ne estas klaraj - kaj estas disputoj inter historiistoj. Precize, la historio de Buyo kaj Balhae estas disputaĵoj. Tamen, ĉi tio ŝajnas vera se oni rigardas la Granda Ĉina Muro - ekzistis forto, aŭ grupoj da fortoj, je la nordo de Ĉinio kiuj devigis la ĉinojn konstrui tiun daŭreman muron.

Dum tiu ĉi tempo ekde 57 a.K. ĝis 668 p.K., la Tri Antikvaj Regnoj de Koreio: Silla (aŭ Shilla), Kogurjo kaj Baekje ekzistis, kaj ankaŭ la ĉefaro nomita Gaya. Silla konkeris Gaya-n en 562. Ĉiuj el la tri plej grandaj reĝlandoj estis influitaj de Ĉinio. Budhismo alvenis en 372. En 660 la Silla reĝlando alianciĝis kun la ĉina Dinastio Tang por renversi la aliajn reĝlandojn. Dum Silla kreis diplomatan amikecon kun Ĉinio, Baekje subtenis amikecon kun Japanio ĝis la Silla-Tang alianco disigis ĝin. Dum la Unuiĝinta Silla tempo (681 ĝis 935) budhismo plivastiĝis, kaj la kulturo ege disvolviĝis.

La reĝlando de Goryeo estis fondita en 918 kaj anstataŭigis Silla-n kiel la plej grandan povon en Koreio dum la jaroj 935-936. La reĝlando daŭris ĝis la jaro 1392. Dum ĉi tiu tempo leĝoj oficialiĝis kaj normiĝis, kaj civila milita sistemo ekiĝis. Budhismo estis la precipa religio trans la duoninsulo. En 1231 la mongoloj invadis Koreion. Dum la postaj 150 jaroj la Goryeo regis, sed sub kontrolo de Mongolio.

En 1392 korea generalo, Yi Seonggye enalianciĝis kun la Ĉinoj, senpovigis la Goryeo-reĝon kaj fondis novan dinastion: la Joseon Dinastion. La Joseon-Dinastio movis la ĉefurbon al Hanseong (nun Seulo) kaj agnoskis konfuceismon kiel la oficialan ideologion. Dum ĉi tiu tempo, la Hangul-alfabeton inventis Reĝo Sejong en 1443.

Ekde la mezo ĝis la fino de la 19a centjaro, Koreio provis eviti la malfermadon de la nacio al fremda komerco fermante la landlimojn al ĉiu nacio krom Ĉinio. Pro tio, la lando eknomiĝis la Ermita Reĝlando. En 1871, Usono unue renkontis Koreion milite, en okazo kiun la Koreoj nomas la Shinmiyangyo. Ekde 1876 Japanio devigis Koreion subskribi komercajn traktatojn kaj ekinfluis ĝin post la Ĉina-japana milito en 1894-1895. En 1897, Joseon renomiĝis Daehan Jeguk (Korea Imperio). Tempo de rusa influado sekvis, ĝis Japanio gajnis la Rusa-japana milito (1904-1905). La Japanoj provis rekte influi Koreion sed ilia malsukceso igis la mortigon de la Reĝino Myongsong Hwanghu (1895) kaj la abdikigon de la Reĝo Gojong (1907), anstataŭigita de sia cerbe handikapita filo Sunjong, kiu falis al la japanaj minacoj kaj fordonis la suverenecon. Koreio iĝis protektorato de Japanio en 1905. En 1910 Japanio oficiale aneksis la nacion, tiel komencanta la Japana Kolonia Tempo en Koreio.

La oficiala vidpunkto de japana kolonia regno (1910-1945) estis vidita diference en moderna Koreio kaj Japanio ĝis 1995. En Koreio, ĉi tiu tempo estas vidita kiel mizera tempo kiam bazaj homaj rajtoj estis ignoritaj de la invadantoj. Ekzemple, ĉiu devis preni japanlingvan nomon kaj la lernado de la korea lingvo estis malpermesita, anstataŭiĝita de la oficiala japana lingvo. Plue, fratoj kaj fratinoj estis disigitaj kaj devis fari malfacilan laboron. Aliflanke, la Japanoj vidas tiun tempon kiel pravegan, ĉar modernaj industriaj teĥnikoj alvenis al Koreio, danke al la Japanoj, kvankam tio subtenis la modernan japanan industriigon kaj poste la industrimilitan organizadon. Kontroversioj kaj truoj en la skribo pri la okazoj de ĉi tiu tempo ankoraŭ ekzistas inter la du nacioj. Sed japana registaro samopinias pri tio, ke kolonializado de Koreio estis eraro en 1995 de primo ministero Murajama.

La kapitulaco de Hirohito de imperia Japanio al la Aliancaj Nacioj, la antaŭa disigo de Germanio sub Hitler, kun fundamentaj ŝanĝoj en mondpolitiko kaj ideologio, rezultis en la divido de Koreio inter du okupzonoj, kiuj efektive komenciĝis je la 8-a de septembro, 1945. Usono kontrolis la sudan parton de la duoninsulo kaj Sovetunio kontrolis la teritorion pli norda ol la 38a latitudgrada linio. Ĉi tiu divido intencis esti provizora kaj unue intencis redoni unuiĝintan Koreion al la popolo kiam Usono, Britio, Sovetunio, kaj la Respubliko de Ĉinio povus aranĝi propran administrado-sistemon.

Unuaj esperoj por unuiĝinta, sendependa Koreio rapide foriĝis kiam la politikoj de la Malvarma milito kaj enlanda opono al la administrada plano igis la 1948-jaran fondon de du apartaj reĝimoj kun diametre oponantaj politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj sistemoj. Dum junio en 1950 la Korea milito komenciĝis, foriganta ian esperon de paca reunuiĝo en la proksima estonteco.

Sud-Koreio estas parlamenta demokratio. La fondo de Sud-Koreio en 1948 estas ĉefe asociita kun la nomo Syngman Rhee, la unua ŝtatprezidento. La prezidento estas rekte elektita de la popolo por kvinjara oficperiodo. La ĉefministro de la registaro estas elektita de la prezidento, kiu gvidas kabineton de 15 ĝis 30 homoj. La konstitucio de Sud-Koreio reguligas, interalie, la apartigon de povoj kaj garantias la civitajn kaj politikajn rajtojn de la loĝantaro.

La sudkorea parlamento (ko: Gukhu) konsistas el 300 reprezentantoj, kiuj estas elektitaj por oficperiodo de kvar jaroj. Ne ekzistas senato.

Administra divido

[redakti | redakti fonton]

La lando estas administre dividita en dek ses administrajn unuojn, nome naŭ provincojn kaj sep urbojn. La ĉefurbo de Sud-Koreio estas Seulo. Kelkaj aliaj urboj estas Pusano, Teguo, Deĝon, Kŭangĵu, Kjonĝu, Inĉon, Sogvipo, Suvon, kaj Ulsan.

  • Budhismo alvenis la landon en 372 p.K. ; 45% el la loĝantaro estas budhistoj.
  • Kristanismo:
    • Protestantismo alvenis en 1884, depende de la ĉirkaŭkalkuloj inter 20% kaj 35% estas protestantismaj kristanoj
    • Katolikismo alvenis en 1784, 7,5% estas katolikaj kristanoj, sed ties gravo en la socia kaj politika vivo estas pli granda, ĉar korea katolikoj estas ofte fervore engaĝitaj en sociaj luktoj.
  • Cetere la praa ŝamanismo plu influas forte la mensojn kaj kutimojn, kaj la moralaj kaj sociaj konceptadoj de Konfuceismo sorbiĝas plimalpli forte multaj.
  • Ŭonbulismo [5] fondita de Sotesano en 1916 havas pli ol milionon da kredantoj.
  • fine nun disvastiĝas novaj religioj, kiel la sekto de Sun Myung Moon, kaj aliaj.

Kiam la mongoloj invadis Eŭropon, ili preterintence enkondukis diversajn specojn de azia teknologio[6]. Post la Korea milito (komenco de la 1950-aj jaroj), la lando estis unu el la plej malriĉaj en la mondo. Komence de la 1970-aj jaroj, la pezocentro komencis ŝanĝiĝi al peza industrio. Ĉirkaŭ 1970, Sud-Koreio ekonomie atingis Nord-Koreion, kaj de tiam la breĉo nur pligrandiĝis.

Pro la kunteksto de la Malvarma Milito kaj ĝia geografia situo, Sud-Koreio estis aparte favorita de Usono , kiu provizis al la lando konsiderindan ekonomian subtenon ĉiujare. La lancopinto de la registara politiko estis la establado de la konglomeraĵoj ( ĉaeboloj ); ĉi tiuj familiaj konglomeraĵoj ( Hyundai , Samsung , LG Group , ktp.) ĝuis registarajn subvenciojn, protekton kontraŭ internacia konkurenco, teron disponeblan al ili, malaltajn impostojn kaj specifajn normojn. La registaro agnoskas neniun minimuman salajron aŭ semajnan forpermeson, kaj labortagoj estas 12 horojn longaj. Krome, sindikatoj kaj strikoj estas malpermesitaj. En la 1980-aj jaroj, la laborsemajno de sudkorea laboristo estis la plej longa en la mondo[7].

En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, koreaj fabrikantoj ankaŭ fokusiĝis pri progresintaj teknikaj industrioj, kiel komputilaj komponaĵoj kaj duonkonduktaĵoj. Dum ĉi tiu periodo, Koreio famiĝis kiel unu el la Aziaj Tigroj : kvar landoj en Sudorienta Azio, kiuj spertis rapidan kaj signifan ekonomian kreskon. Produktadon en ĉi tiu sektoro dominis kaj dominas konglomeratoj , grandaj entreprenaj konglomeraĵoj kun tre diversigitaj interesoj. La plej rapida kresko finiĝis antaŭ la jarcentŝanĝo. Tamen, la sudkorea ekonomio restis unu el la plej grandaj en Azio kaj ankaŭ ludas gravan rolon je tutmonda nivelo.

Post kelkaj jardekoj, ĝi transformiĝis en unu el la 10-15 plej grandaj ekonomioj en la mondo. Sud-Koreio estas monda gvidanto en la produktado de duonkonduktaĵoj, ekranoj kaj elektroniko. La ekonomion regas grandaj familiaj entreprenoj, la tiel nomataj chaebols (konsorcioj). Aldone al elektroniko, ŝipkonstruado, la aŭtomobilindustrio (elektraj aŭtoj/baterioj), kaj la ŝtalindustrio estas decidaj. Sud-Koreio antaŭenigas liberan komercon kaj havas diversajn liberkomercajn interkonsentojn, inkluzive de grava interkonsento kun la Eŭropa Unio. Sud-Koreio investas multe en infrastrukturon (kiel ekzemple la haveno de Inĉon) por iĝi centra nabo en Orienta Azio[8].

Rapida industriigo kaj kreskanta urbigo reduktis la parton de agrikulturo en la ekonomio; la nombro da familioj dependaj de agrikulturo por sia vivtenado kontinue malpliiĝis ekde la 1970-aj jaroj. Sud-Koreio havas 1.3 milionojn da bienoj, kaj la averaĝa kultivita agrikultura tero por ĉiu estas 1 hektaro.

Ekde la fino de la 1960-aj jaroj, Sud-Koreio estas unu el la plej grandaj fiŝkaptaj nacioj de la mondo. Fiŝkaptado ankaŭ okazas en proksimaj marbordaj akvoj. La havenoj de Ulsan kaj Masan estis evoluigitaj kiel profundmaraj fiŝkaptaj bazoj kun fiŝpretigejoj. Kalmaroj, moluskoj, anĉovoj , tinusoj, murokuloj kaj skombroj estas la ĉefaj kaptaĵoj. Sud-Koreio importas la plimulton de sia ligno, sed rearbarigo plifortigis kelkajn arboplantejojn por komerca uzo.

Korea Electric Power Corporation estas la plej granda elektroprovizanto en la lando kiu generas ĉirkaŭ tri kvaronojn de la tuta bezono je energio. La lando uzis multan nafton por elektroproduktado, sed post la unua naftokrizo, ĝi komencis konstrui nukleajn centralojn por redukti sian dependecon de importita nafto. Antaŭ 2030, la lando celas generi 20% de sia elektro uzante renovigeblajn energiofontojn. Sud-Koreio aliĝis al la Pariza Interkonsento kaj celas maksimuman emision de 536 milionoj da tunoj da CO² en 2030[9].

Amaskomunikilaro

[redakti | redakti fonton]

Gazetara libereco estas konstitucie garantiita ekde 1987, kiam demokratia regadosistemo estis establita. Tio rezultigis la reaperon de gazetoj malpermesitaj sub la antaŭa milita reĝimo kaj la enkondukon de multaj novaj gazetoj.

Kulturo kaj arto

[redakti | redakti fonton]

La korea kulturo estas internacie konata en pluraj kampoj. Precipe koreaj filmoj, muziko kaj televidserioj estas varme akceptitaj en najbaraj landoj, sed ankaŭ havas kreskantan admirantaron ekster la azia kontinento. Ĉi tiu fenomeno nomiĝas hallyu aŭ korea ondo.

Korea literaturo povas esti kronologie dividita en klasikan kaj modernan periodojn. Klasika korea literaturo kombinis indiĝenajn popoltradiciojn kun la religiaj kaj filozofiaj principoj de budhismo, konfuceismo kaj taoismo. Bone edukita elito, ĉefe viroj, evoluigis klasikan literaturon de la plej fruaj tempoj ĝis la fino de la dinastio Chosŏn en 1910, uzante la ĉinan skribon. La koreaj karaktroj (ko: hangul), estis enkondukitaj en 1446 sed ne akiris vastan akcepton ĝis la 20-a jarcento. La alireblo de hangeulo al ĉiuj klasoj vastigis la socian bazon de korea literaturo dum la moderna periodo.

La korea lingvo estas parolata en Sud-Koreio. La preciza klasifiko de la korea lingvo estas diskutata, sed multaj konsideras ĝin senparenca lingvo/izolita lingvo. Kelkaj lingvistoj klasifikas ĝin ene de la altaja lingvaro.

La korea skribsistemo (ko: Hangul) estas alfabeta kaj fonetika. La ĉin-koreaj signoj (ko: Hanja) uzataj kune kun ĝi, kaj pli ol 50% de la korea vortprovizo, devenas, rekte aŭ nerekte, de la ĉina lingvaro.

La korea kuirarto havas multajn ingrediencojn kaj pladojn, kiuj varias laŭ provinco. Ekzistas multaj regionaj pladoj, kiuj disvastiĝis tra la lando en diversaj variaĵoj. La korea kuirarto plejparte baziĝas sur rizo, nudeloj, tofuo, legomoj, fiŝo kaj viando. Tradiciaj koreaj manĝoj estas konataj pro la nombro da krompladoj, banchan, kiuj akompanas la mallonggrajnan rizon. Ĉiun manĝon akompanas granda nombro da banchan. La fermentita, kutime spica legomplado kimĉio (ko: Kimchi) estas ofte servata kun ĉiu manĝo kaj estas unu el la plej famaj koreaj pladoj.

La batalarto tekvondo originis en Koreio. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, la reguloj estis normigitaj, kaj en 2000, tekvondo fariĝis oficiala olimpia sporto. Aliaj koreaj batalartoj inkluzivas taekjeonon, hapkidon, tangsudon, kuksulŭonon (ko: 국술원), kumdon (ko:검도) kaj subakon (ko:수박 (무술)[10].

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Cho Sung Ho en dupaĝa artikolo priskribas la aferon de posteuloj de dinastio Lý de Vjetnamio kiuj elmigris al Koreio kaj tie iĝis bone traktitaj de la lokanoj kiel militherooj en militoj kontraŭ invadintaj mongoloj. Lastatempe, kaj post jardekoj de unue milito kaj poste sekva malamikeco de ambaŭ flankoj oni iniciatis aktivecojn por rememori pri tiu historia afero kaj pri la posteuloj de la dinastio en nuna Sud-Koreio.[11]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Koreio en PIV ĉe Vortaro.net.
  2. La nomo de Koreujo laŭ la Akademio de Esperanto.
  3. Koreoj: Ĉu homoj aŭ landoj Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine ALBAULT André
  4. Sud-Koreo oficiale fariĝis konata kiel la Respubliko Koreio post la divido de la lando Koreio en 1945 inter Sud-Koreo kaj Nord-Koreo.
  5. http://www.uonbulismo.net Arkivigite je 2008-10-03 per la retarkivo Wayback Machine Ŭonbulismo
  6. (en) "Effects of the Mongol Empire on Europe". Szczepanski, Kallie. Arkivita de la originalo, la 27-an de Januaro 2020. Alirdato: la 27-an de Januaro 2020.
  7. (es) Julián Varsavsky, Corea del Sur no es un milagro, Pagina12, la 1-an de aprilo 2018.
  8. (en) The korean economy - The Miracle On the Hangang River, Korean Cultural Center NY
  9. (en) Korea Landa raporto 2020, Internacia Energiagentejo. Alirdato: la 26-an de novembro 2022
  10. (ko) Korea Federacio de Luktosportoj
  11. Cho Sung Ho, La reveno de imperiestra familio post 800 jaroj, Kontakto, nº 307, januaro 2022, pp. 18-19.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Ahn Songsan, 1984: Abomeninda eŭropismo, Revuo Esperanto (UEA), 77-a jaro, n-ro 942, p. 106

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Koreio
Morty Proxy This is a proxified and sanitized view of the page, visit original site.