Haŭzo
Aspekto
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Haŭso. |
| Haŭzo | |
|---|---|
| Angle | House music |
| Kulturaj fontoj | 1980-aj jaroj en Ĉikago, Usono |
| Stilaj fontoj | Diskoo Soulo Funko Postdiskoo Elektromuziko Elektropopo Sinteza popularmuziko |
| Jaroj de prosperado | De la okdekaj jaroj tre disvastigita |
| Tipaj instrumentoj | Samplerilo, Drumomaŝino, Sintetizilo, Sekvencilo |
| Subĝenroj | Acida haŭzo • Baleara bato • Malluma haŭzo • Diva haŭzo • Eŭropa haŭzo • Mikra haŭzo • Antaŭenema haŭzo • Elektronika haŭzo • Reva haŭzo • Triba haŭzo • Diskohaŭzo • Voĉa haŭzo • Hardbago |
| Parencaj ĝenroj | Etosa haŭzo • Profunda haŭzo • Funka haŭzo • Elektronika roko • Geta haŭzo • Haŭzpopo • Hiphophaŭzo • Latina haŭzo • Madĉestero • Nova soulo • Teknologia haŭzo • Likva funko |
| Derivaj ĝenroj | Rave • Garaĝo |
| Regionaj scenoj | Ĉikago • Francio • San-Francisko • Italio • Britio • Suda Koreio • Novjorko • Detrojto |
| Rilataj kategorioj | |
Haŭzo (angle house music) estas speco de elektronika dancmuziko, kiu estiĝis en Ĉikago dum la 1980-aj jaroj de diskĵokeoj kaj muzikproduktistoj. Frua haŭzo estas karakterizita de ripetemaj pulsoj kaj 4/4 taktindiko, kaj ritmoj kreita per drumomaŝinoj kaj sintezaj baslinioj. Ĝi montris plurajn karakterizaĵojn de diskoo, kiu antaŭis ĝin, tamen haŭzo estis pli elektronika kaj minimalista.
