Saltu al enhavo

Google

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri usona entrepreno. Por nombro rigardu la paĝon Guglo.
Google
Google LLC
entrepreno
publika kompanio
identity provider (en) Traduki
firmao pri teknologio
interreta servo Redakti la valoron en Wikidata
Dum 4-a de septembro 1998 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Fondintoj Sergey Brin Larry Page vd
Sidejo Mountain View
Lando Usono
Estr(ar)o Sundar Pichai Larry Page Eric Schmidt Larry Page
Dungitoj 187 000 (stato: 2022)
Agokampo interretaj servoj
Google Software tools Google Voice AdWords Google Pay interreta serĉilo Guglo-mapoj Gmail Gemini
filiaj kompanioj AdMob YouTube LLC Waze Blogger SlickLogin Boston Dynamics Bump Google DeepMind WIMM One VirusTotal X Development Motorola Mobility Google.org Google Store Google China ITA Software ImageAmerica FeedBurner Google Nest Neotonic Software PeakStream dMarc Broadcasting Google Workspace Google Cloud Platform GV Endoxon GoogleLLC BufferBox Google (Switzerland) Google (Ireland) Google Canada Google Voice Waymo Google Nest AdWords Urchin Software Corporation Google Poland Fitbit Google Open Source Planetary Ventures Google Japan G.K. DoubleClick On2 Technologies Picnik, Inc. Keyhole, Inc Kaltix Corp. Postini Google Affiliate Network Niantic Games Team vd
Posedataj kompanioj Google Keep WDYL goo.gl Google Fonts Lifescape Google DeepMind .みんな Google Garage Google Traffic Google Express Google Chrome app Terra Bella Google Domains Knowledge Graph Google Directory Inbox by Gmail Project Zero Google Store Google Photos .gle .google Google Link Graph Google Fi BebaPay Google Nearline Lift Labs Google Italy Tenor Google Dataset Search Google Now Google-Tradukilo VirusTotal Google Fiber 111 Eighth Avenue Blogger AdSense Google Books Guglo Stratvidaĵo Google Videos Google Analytics AdWords elgooG Google Search Console Google Arts & Culture Google Reader Google Labs Vevo Google Buzz Google Scholar Google Workspace Google Images Google Cloud Print Google Sites Google Code Search Googleplex FeedBurner Google Groups Google Trends konto ĉe Google Google Developers Google Sky Google Latitude Google China Google Public DNS Google Map Maker Google Finance Chrome Web Store Google Health Google Shopping Trimble 3D Warehouse Google Contacts Metaweb On2 Technologies Google Chrome Experiments Google Alerts Google Programmable Search Engine Google Moon Google Pay Send Google Hacking Database Google Voice Search Google Mars Google Patents Google Image Labeler Google Public Data Explorer google.by Google Cloud Storage Android sculptures BigQuery Chelsea Market Google Workspace Marketplace etendaĵo por Google Chrome Google Dictionary Google Flights Google Help Forums Google Image Swirl like.com RightsFlow Google Drive Google Guglo-mapoj Google News Waymo Google Earth Google Voice Meebo Google+ Jutubo Gmail Alooma Google Tag Manager Google Optimize Google Bus Knol Google Wave Orkut Panoramio iGoogle Dodgeball Google Notebook Picasa Web Albums Gears Jaiku Google Answers Google Questions and Answers Google Friend Connect GOOG-411 Pyra Labs Google Catalogs Google Offers Google Bookmarks Google Blog Search Aardvark Barely Political Google Moderator Neotonic Software vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Google
Google
Google
entrepreno firmao pri teknologio identity provider publika kompanio interreta servo
Priskribo komerca reta serĉmaŝino (financita per AdWords)
Retadreso www.google.com (Guglo)
Lingvo(j) plurlingva (~100), inkluzive de Esperanto
Posedanto Google Inc. (aŭtoroj Larry Page kaj Sergey Brin)
Registriĝo nedeviga
Fondiĝo 15-a de septembro 1997[1]
Stato aktiva
vdr
La konzerna centralo Googleplex [Guglpleks] en Mountain View, Silicia Valo, Kalifornio

Google [gug.l] (esperante ofte nomata Guglo[2]) estas entrepreno kreita de Larry Page kaj Sergey Brin en 4-an de septembro 1998, estintaj tiam studentoj de Stanford.[3][4] Ĝi ofertas multajn servojn, sed la unua kaj la ĉefa estas serĉilo, per kiu google ordigas paĝojn trovitajn laŭ la rekursia algoritmo PageRank, kiu (inter aliaj sekretaj aferoj) favorigas paĝon al kiu ligas multaj aliaj paĝoj.

La nomo "Google" devenas de la nombro guglo, estante mezuro de ĝia ambicio.

La serĉilo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Serĉilo Google.

Je la 11-a de junio 2008, la retpaĝo ricevis la premion "Príncipe de Asturias" (Princo el Asturio) el Hispanio

Google funkcias per linuksaj maŝinoj, kiuj serĉas tra:

Google ankaŭ tenas multajn paĝojn en konservejo, do vi povas vidi eĉ paĝojn, kiuj malaperis de la TTT. Tamen Internet Archive havas pli da versioj de plej da paĝoj.

Aliaj posedaĵoj de Google

Retservoj

Lokaj komputilaj programoj

Guglo kaj Esperanto

Zamenhofa tago

La simbolo de Guglo sur la franca retejo la 15-an de decembro 2009

La 15-an de decembro 2009 Guglo aperigis sur la ĉefpaĝo de multaj lingvaj versioj la Esperantan flagon okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Je la 21:30 la 14-an de decembro laŭ la universala horo (UTC) la Esperanta flago videblis en la ĉina, japana kaj korea versioj de Google. Tamen ekzemple la barata, kazahia kaj rusia versioj de Google tiutempe ne montris la Esperantan flagon, kvankam en la koncernaj landoj jam komenciĝis la 15-a de decembro. [5]

Laŭ Libera Folio [6] [l]a serĉilo Google relative ofte modifas la aspekton de sia logotipo en la ĉefa serĉopaĝo depende de la sezonaj festotagoj en diversaj partoj de la mondo. Por uzi la ŝancon, esperantistoj dise en la mondo turnis sin al la firmao por peti, ke la firmao ne forgesu la 150-jariĝon de la iniciatinto de Esperanto.

La menciitan alvokon al esperantistoj helpis dissendi la 24-an de septembro 2009 la israela esperantisto Josef Ŝemer, kiu tamen mem publike agnoskis ne esti la iniciatinto de la kampanjo, kvankam tiun rolon oni al li ofte emis aljuĝi.[6]

Tradukado al Esperanto de guglaj serviloj

Eblis traduki la servojn de Guglo en Esperanton pere de la ilo "Guglo en via lingvo" [rompita ligilo]. Uzantoj enskribas tradukitajn frazojn kiuj aperas en diversaj projektoj ĝis la tempo kiam ĉiu frazo estas tradukita. Ĉi tiel pluraj servoj estas jam komplete tradukitaj (sed foje Guglo aldonas aliajn frazojn kiuj bezonas tradukadon):

  • Guglo Serĉo ("Google Main Search Site")
  • ("Google Accounts Clearsilver Pages")
  • Gmail UI
  • Gmail retpoŝto ("Gmail Email")
  • Gmail Static UI Content
  • Helpaj paĝoj de la ĉefpaĝo ("Main Site Help Pages")
  • Serĉa historio ("Search History (Personalized Search)")
  • Toolbar
  • Toolbar Installer
  • Wireless

Aliaj projektoj ankoraŭ bezonas tradukadon:

  • Groups Beta (ĉ. 60% preta)
  • Orkut (ĉ. 47% preta)
  • Picasa2 (ĉ. 21% preta)
  • Toolbar Resource Files (ĉ. 15% preta)
  • Toolbar Help Pages (ĉ. 13% preta)
  • Wireless Transcoder (ĉ. 0% preta)
  • AdWords API static documentation (ĉ. 0% preta)

Referencoj

  1. WHOIS - google.com. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2007-08-10 .
  2. Laŭ la Akademio de Esperanto, en Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj: "La Akademio rekomendas: ... Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri: a) Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj (ekzemple la komputil-rilataj nomoj Vindozo, Linukso, Guglo)."
  3. (1998) The anatomy of a large-scale hypertextual Web search engine”, Computer Networks and ISDN Systems 30 (1–7), p. 107–117. doi:10.1016/S0169-7552(98)00110-X.
  4. (April 29, 2003) Web search for a planet: the google cluster architecture”, IEEE Micro 23 (2), p. 22–28. doi:10.1109/mm.2003.1196112. “We believe that the best price/performance tradeoff for our applications comes from fashioning a reliable computing infrastructure from clusters of unreliable commodity PCs.”.
  5. Esperanto Centro Eventoj en Budapeŝto
  6. 1 2 Google festas la Zamenhof-tagon. Arkivita el la originalo je 2016-03-06. Alirita 2009-12-15 .

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Google
Morty Proxy This is a proxified and sanitized view of the page, visit original site.