Galicio
| Galicio | |
| pole Galicja, ĉeĥe Halič, ukraine Галичина, latine Galicia | |
| historia teritorio | |
Galicio en 1881
| |
|
|
| Deveno de nomo: laŭ urbo Galico | |
| Landoj | Aŭstria imperio tiama, Aŭstrio-Hungario tiama |
|---|---|
| Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Galicia-volinia princlando |
| Montaro | Karpatoj |
| Najbaris kun | Departemento Oravio |
| Parto(j) | Respubliko Krakovo, Bukovino |
| Urboj | Krakovo, Lvivo, Rzeszów |
| Riveroj | Vistulo, Prut, San |
| Areo | 82 500 km² (8 250 000 ha) 1772–1775 |
| - plej granda | 140 000 km² (14 000 000 ha) 1795–1809 |
| - malplej granda | 78 500 km² (7 850 000 ha) 1849–1918 |
| Loĝantaro | 8 082 000 (1911) |
| Loĝigo | 6-a jarcento |
| Situas nun en | Pollando, Ukrainio |
| Retpaĝo: halychyna.org | |
Galicio estas historia landareo en okcidenta Ukrainio kaj suda Pollando, kiu kongruas grandparte kun la samnoma aŭstra reĝlando Galicio kaj Lodomerio. Dum la frua mezepoko la princlando Galicio-Volinio estis parto de la slava Kieva Regno, poste de la Grandduklando Litovio. Ĉefurbo de la princlando estis la nuna ukraina urbo Lvivo.

Ekde 1772 la regiono grandparte apartenis al la Aŭstra Imperio, kiu en 1867 transformiĝis al duobla monarkio Aŭstrio-Hungario. Krakovo tute okcidente de la teritorio inter 1815 kaj 1846 konsistigis apartan sendoganan unuon Libera Urbo Krakovo, kune administratan de la Aŭstra Imperio, Reĝlando Prusio kaj Rusia Imperio. En 1846 Aŭstrio integrigis ĝin en la aŭstran reĝlandon Galicio kaj Lodomerio. Pri apartaj situacioj de Tarnopol kaj Bukovino informas la mapo de la epoko maldekstre. La ĉefurbo de Galicio inter 1772 kaj 1918 nomiĝis Lemberg.
La teritorio inter la jaroj 1920 kaj 1939 dum 19 jaroj estis parto de la Dua Pola Respubliko, post la 17-a de septembro 1939 pro la Pakto Ribbentrop-Molotov estis konkerata fare de Sovetunio, kaj en 1941 estis konkerata fare de Nazia Germanio. Distrikto Galicio - germane Distrikt Galizien, pole Dystrykt Galicja, ukraine Дистрикт Галичина - inter la jaroj 1941 kaj 1944 estis la nomo de teritorio de la historia regiono Galicio en tiu periodo kadre de la Dua Mondmilito okupita fare de nazia Germanio, sed ne integrita en la teritorion de la tiel nomata "Grandgermana Regno".
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Krakovo (Pollando)
- Rzeszów (Pollando)
- Lviva provinco (Ukrainio)
- Reĝlando Galicio kaj Lodomerio


