Saltu al enhavo

Davaa regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Davaa regiono
Administra regiono
regiono en Filipinoj [+]

LandoFilipinoj

ĈefurboDavao
- koordinatoj N, 126° O (mapo)7.0833333333333125.58333333333Koordinatoj:  N, 126° O (mapo)

Loĝantaro5 389 422 [+] (1-a de julio 2024)

ISO 3166-2PH-11

Davaa regiono (Tero)
Davaa regiono (Tero)

Davaa regiono (Mindanao)
Davaa regiono (Mindanao)
DEC

Map
Davaa regiono
Vikimedia Komunejo:  Davao Region [+]
vdr

La Davaa regionoregiono Davao, nomata laŭ la ĉefa urbo Davao[1] (cebue: Rehyon sa Dabaw; tagaloge: Rehyon ng Dabaw; hispane Región de Dávao) estas unu el 17 administraj regionoj de la ŝtato Filipinoj.

Ĝia teritorio grupigas kvin (ĝis la 23-a de oktobro 2013 estis kvar) provincojn (en la apuda mapo apud la regiona nomo ĉiuj kolorigitaj en nuancoj de ruĝo). Ĉiuj el tiuj provincoj havas propran registaron, estratan de guberniestro (gobernador). Por elektoj la provincoj estas subdividitaj al kongresaj distriktoj (distrito), kiuj elektas po deputiton. Dek kvar el la dek sep regionoj de la Filipinoj estas signitaj per numeroj: la Davaa regiono havas la numerigon "11".

La regiono geografie ampleksas la sudorientan parton de la insulo Mindanao, kaj iujn proksimajn insuletojn. La teritorio sume kovras areon de 20 244 kvadrataj kilometroj, kaj en 2010 havis 4 468 563 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 220 homoj laŭ kvadrata kilometro.

La 23-a de oktobro 2013, la antaŭa provinco Suda Davao dividiĝis en nordan kaj sudan duonojn, el kiuj la pli norda parto daŭre nomiĝas Suda Davao kaj la suda parto, oriente najbara al la provinco Sarangani (esperantigebla Saranganio), ricevis la novan nomon Okcidenta Davao kaj la ĉefurbon Malita. Ĝi estas la 81-a provinco de la lando.

Tagum - tagaloge Lungsod ng Tagum - estas ĉefurbo de provinco Norda Davao. Samal, Panabo, Digos, Mati kaj Santo Tomas estas gravaj urboj.

Do, nun la regiono entute konsistas el la kvin provincoj

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la urbo Davao en la mapo 22. Tio ne estas miraklo, ĉar hispane la nomo Dávao aspektas tre simile. Ĉiukaze pruviĝas oficiala esperantigo de la urbonomo, kio ankaŭ estas aŭtoritata referenco por la regiona kaj provincaj nomoj en Esperanto. Tamen la hispana formo havas akcenton sur la unua silabo kaj Esperanto sur la antaŭlasta, do laŭ sono la du formoj ne identas.
Davaa regiono
Morty Proxy This is a proxified and sanitized view of the page, visit original site.