Saltu al enhavo

Carmina Burana (Orff)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmina Burana: Cantiones profanae cantoribus et choris cantandae comitantibus instrumentis atque imaginibus magicis
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvolatina lingvo, mezaltgermana lingvo, malnovfranca lingvo
Eldonado
vdr
La rado de Fortuna.

La plej fama verko de Carl Orff, Carmina Burana baziĝis sur Carmina Burana, grava kolekto de latinaj kaj fru-germanaj goliardaj poemoj, trovitaj en 1803 en la biblioteko de la benediktana monaĥejo de Benediktbeuern.

Historio de la teksto

[redakti | redakti fonton]

La poemoj, skribitaj de monaĥoj kaj vagantaj menestreloj, plaĉis al Orff pro siaj humuraj aŭ malgajaj, simplaj, eĉ iom vulgaraj, sed samtempe neatendite profundaj versoj. Li elektis ĉirkaŭ 20 el ili, en kiuj rolis la rado de fortuno, kaj aranĝis ilin kiel kantojn por ĥoro kaj solisto, kun akompano de instrumentoj kaj "magiaj bildoj". Tiu verko estis celo de multaj koncertoj, registraĵoj kaj eĉ filmoj.[1]

Fonoj muzikaj

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi verko estas la rezulto de la serĉo de Orff por elementa forto de la muziko. Ĝi ebligas la aŭskultanton senti la muzikon en ĝia seneskapa, primitiva potenco. Do, goliarda poezio, kiu salutas amon, vinon kaj senzorgan vivon, samtempe priŝercante la kleraron, estis perfekta fono por la deziro de Orff malkovri primitivan muzikecon, kiun, li kredis, ĉiu homa estaĵo posedas. Por tiu ĉi verko Orff forĵetis melodiajn kaj harmoniajn disvolvojn de sia tempo kaj esprimis siajn muzikajn ideojn tra simplaj, facile memoreblaj ritmaj figuroj - la malkovro, kiun multaj trovis nerezistebla. La "primitivismo" de Carmina Burana, tamen, estas nur ŝajna, kaj ĝia profunda ŝatebleco estas ne nur fizika.

Carmina Burana estas la unua parto de trilogio de kantatoj, nomita Trionfi (Triumfoj), ĉiuj baziĝas sur latinaj tekstoj. La du aliaj partoj estas Catulli carmina kaj Trionfo di Afrodite. Ekde la unua publika prezento en 1937 ĝi estis stila revolucio kaj gajnis vastan famon por Orff. Orff rigardis Carmina Buranan kiel la veran komencon de sia kariero, kaj eĉ ordonis la publikiston detrui ĉiujn liajn pli fruajn verkojn (feliĉe, tiu ĉi ordono estas ignorita).

Fortuna imperatrix mundi
1. O Fortunalatina
2. Fortune plango vulneralatina
I – Primo vere
3. Veris leta facieslatina
4. Omnia sol temperatlatina
5. Ecce gratumlatina
Uf dem Anger
6. Tanz 
7. Floret silvalatina
8. Chramer, gip die varwe mirgermana
9. a) Reie 
   b) Swaz hie gat umbegermana
   c) Chume, chum, geselle mingermana
   d) Swaz hie gat umbegermana
10. Were diu werlt alle mingermana
II – In taberna
11. Estuans interiuslatina
12. Olim lacus colueramlatina
13. Ego sum abbaslatina
14. In taberna quando sumuslatina
III – Cour d'amours
15. Amor volat undiquelatina
16. Dies, nox et omnialatina/franca
17. Stetit puellalatina
18. Circa mea pectoralatina/germana
19. Si puer cum puellulalatina
20. Veni, veni, veniaslatina
21. In trutinalatina
22. Tempus est iocundumlatina
23. Dulcissimelatina
Blanziflor et Helena
24. Ave formosissimalatina
Fortuna imperatrix mundi
25. O Fortunalatina
  1. en persona retejo Arkivigite je 2021-08-01 per la retarkivo Wayback Machine Kun Esperantlingvaj subtekstoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Carmina Burana (Orff)
Morty Proxy This is a proxified and sanitized view of the page, visit original site.