Brian Berry
| Brian Berry | |||
|---|---|---|---|
| Persona informo | |||
| Brian Berry | |||
| Naskiĝo | 16-an de februaro 1934 en Sedgley | ||
| Morto | 2-an de januaro 2025 (90-jaraĝa) en Dodd City | ||
| Lingvoj | angla vd | ||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Usono | ||
| Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono - ekonomiko (–1955) Universitato de Vaŝingtonio - doktoro de filozofio (–1958) Queen Elizabeth's High School (en) | ||
| Profesio | |||
| Okupo | geografo | ||
| Laborkampo | geografio • socia geografio • urbanismo vd | ||
| Doktoreca konsilisto | William Garrison vd | ||
| |||
| |||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||
Brian Joe Lobley Berry (16-a de februaro 1934 - 2-a de januaro 2025) estis brit-usona fakulo pri homa geografio kaj pri regiona kaj urboplanado. Liaj studoj pri urboj kaj regionoj en la 1960-aj jaroj iniciatis la sciencan revolucion de geografio kiu igis lin la plej citita geografo dum pli ol 25 jaroj.[1][2]
Dum 1960-aj kaj 1970-aj jaroj lia studado pri urboj kaj regionoj kreis soci-sciencan revolucion en geografio, kaj faris lin konata pro sia rafinado de la Teorio de centraj lokoj kaj pro meti la fundamenton de la analiza urba geografio, de la spaca analizo, kaj de la geospaca informoscienco. En 1965 li akiris duoblan ŝtatanecon brit-usonan.[3] Ekde 1990 liaj studoj temis pri la teorio de longaj ondoj kaj ties rilato kun la makrohistoriaj fazoj de ekonomia disvolvigo kaj de politika konduto. Li ankaŭ esploris variadon en vivkvalito ("feliĉo") ene kaj inter landoj.

